La Pocdama Deklaro aŭ Proklamo Difinanta Terminojn por la Japana Kapitulaco estis interkonsento kiu alvokis por la kapitulaco de ĉiuj Japanaj armitaj fortoj dum la Dua Mondmilito. La 26an de julio, 1945, Usona Prezidento Harry S. Truman, brita ĉefministro Winston Churchill, kaj proparolanto de la Naciisma Registaro de Ĉinio Ĉiang Kai-ŝek publikigis la dokumenton, kiu skizis la terminojn de la kapitulaco por la Imperio de Japanio kiel ili estis interkonsentitaj dum la Pocdama Konferenco. Tiu ultimato asertis, ke, se Japanio ne kapitulacas, ĝi frontu "tujan kaj frapegan detruadon".[1][2]